LA DIA LITURGIO DE SANKTA KRIZOSTOMO

034.1

La celebranto(j) kaj la diakono ekstaras ĉirkaŭ la altaro kaj komencas:

C kaj D: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

(3-foje)

LITURGIO DE LA DIA VORTO

034.2

PREPARAJ PREĜOJ

Poste oni levas la manojn kaj daŭrigas:

C kaj D: Reĝo ĉiela, Konsolanto, Spirito de la vero, kiu ĉie estas kaj ĉion plenigas, trezoro de la bono, vivo-donanto, venu kaj eniru nin, kaj purigu nin de ĉia malbono, kaj savu, ho milda, niajn animojn.

Gloro al Dio en la altoj, kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.

(3-foje)

Sinjoro, malfermu niajn lipojn, kaj ili anoncos Vian gloron.

C kisas la evangelion, la altaron kaj la krucon, D la altaron. C komencas:

C: Benata estas la regno de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

034.3

LA GRANDA LITANIO

D: Kune ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por la paco el la altoj kaj por la savo de niaj animoj ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por la paco de la tuta mondo, la bonstato de la sanktaj Diaj eklezioj kaj la unuiĝo de ĉiuj ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por ĉi tiu sankta preĝejo kaj por ĉiuj, kiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo eniras ĝin, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por [nia papo , nia patriarko , nia episkopo ] por la sacerdotoj kaj diakonoj, por la tuta klerikaro kaj por ĉiuj homoj ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por nia popolo, gardata de Dio, por la registaro kaj por la armeo ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por ĉi tiu urbo, por ĉiu urbo kaj lando, kaj por ĉiuj fideluloj, kiuj vivas en ili, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Pri frukto-dona vetero, riĉa rikolto kaj pacaj tempoj ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por la navigantoj kaj vojaĝantoj, la malsanaj kaj turmentataj, la milit-kaptitoj, kaj pri ilia savo ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Por ke ni liberiĝu de ajna kolero, de ĉia tristo kaj mizero, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Rapidu protekti nin, savu, kompatu kaj defendu nin, Sinjoro, per Via graco.

X: Kyrie eleison.

D: Memorante la plej sanktan, plej puran, plej benatan, glorindan Sinjorinon, la Dipatrinon kaj Virgulinon Maria, kaj ĉiujn sanktulojn, ni dediĉu nin mem, unu la alian kaj nian tutan vivon al Kristo, nia Dio.

X: Al Vi, ho Sinjor.

034.4

LA PREĜO ANTAŬ LA UNUA KAJ DUA ANTIFONO

C: Sinjoro, nia Dio, Via potenco estas neeldirebla, kaj Via gloro nemezurebla, Via kompato estas senlima kaj Via hom-amo neesprimebla. Vi mem, Sinjoro, alrigardu nin kaj ĉi tiun sanktan komunumon, kaj kreu por ni kaj por tiuj, kiuj preĝas kun ni, la verkojn de Via riĉa graco kaj malavaro.

Ĉar Vi meritas ĉian gloron kaj honoron kaj adoron, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

034.5

LA UNUA ANTIFONO el PSALMO 103

X: Benu, ho mia animo, la Eternulon, * kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, * kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, * Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn.

Li savas de la tombo vian vivon, * Li kronas vin per boneco kaj favor-koreco.

Favor-kora kaj kompatema estas la Eternulo, * longe-tolerema kaj tre bona.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, * kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

Benon al Vi, ho Sinjor!

034.6

LA DUA ANTIFONO UNUNASKITA FILO

X: Gloro al la Patro / kaj la Filo / kaj la Sankta Spirito / nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Ununaskita Filo, Vorto de Dio, / Vi, la senmorta, volis por nia savo / enkarniĝi el la sankta Dipatrino Maria, / kiu ĉiam restis Virgulino. / Vi, la ne-ŝanĝebla Dio, iĝis homo. / Krucumita estis Vi, Kristo, nia Dio. / Per Via morto Vi venkis la morton. / Vi, unu en la Sankta Triunuo, / sam-glorata kun la Patro kaj la Sankta Spirito, / savu nin.

034.7

LA MALGRANDA LITANIO

D: Plu kaj plu ni kune preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Rapidu protekti nin, savu, kompatu kaj defendu nin, Sinjoro, per Via graco.

X: Kyrie eleison.

D: Memorante la plej sanktan, plej puran, plej benatan, glorindan Sinjorinon, la Dipatrinon kaj Virgulinon Maria, kaj ĉiujn sanktulojn, ni dediĉu nin mem, unu la alian kaj nian tutan vivon al Kristo, nia Dio.

X: Al Vi, ho Sinjor.

034.8

LA PREĜO ANTAŬ LA TRIA ANTIFONO

C: Sinjoro, nia Dio, Vi, kiu donacis al ni ĉi tiujn komunajn kaj unu-voĉajn preĝojn, Vi, kiu promesis plenumi la deziron de du aŭ tri, kiam ili petas unu-anime en Via nomo, Vi mem ankaŭ nun plenumu la petojn de Viaj sklavoj por nia bono, donante al ni en ĉi vivo la komprenon de Via vero, kaj la vivon eternan en la estonto.

Ĉar Vi estas Dio milda kaj hom-amanta, kaj al Vi ni gloron alportas, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

035

LA TRIA ANTIFONO LA FELIĈAJ (Mat 5,3-10)

refreno:

Jesuo, memoru min, kiam Vi venos en Vian regnon

versoj:

1. Feliĉaj la malriĉaj en spirito, * ĉar ilia estas la regno ĉiela.

2. Feliĉaj estas la plorantaj, * ĉar ili konsoliĝos.

(refr.)

3. Feliĉaj estas la humilaj, * ĉar ili heredos la teron.

4. Feliĉaj, kiu malsatas kaj soifas justecon, * ĉar ili fariĝos sataj.

(refreno)

5. Feliĉaj estas la kompatemaj, * ĉar ili ricevos kompaton.

6. Feliĉaj estas la kore puraj, * ĉar ili vidos Dion.

(refr.)

7. Feliĉaj estas la pacigantoj, * ĉar ili nomiĝos infanoj de Dio.

8. Feliĉaj, kiujn oni persekutas pro justeco, * ĉar ilia estas la regno ĉiela.

(refreno)

Luk 23,42 Mat 5,3-10
VOCÁRSTVII TVOJÉM Thuma Mina 87 EG 307 M: Kiew 17a jc. plurvoĉeco: tradicia E: Kloster Kirchberg 1999

Oni ekstaras.

035.9

LA MALGRANDA ENIRO

C kaj D trifoje sin klinas antaŭ la altaro, C prenas la evangelion, donas ĝin al D. Ĉiuj iras ĉirkaŭ la altaro kaj forlasas la altarejon. Ili preĝas:

035.10

LA PREĜO DE LA ENIRO

C: Sinjoro kaj Estro, nia Dio, kiu estigis en la ĉielo anĝelajn rangojn kaj ĉefanĝelajn legiarojn por servado al Via gloro, faru, ke nia eniro estu eniro de Viaj sanktaj anĝeloj, kiuj kuncelebras kun ni kaj komune glor-kantas Vian favoron.

Ĉar Vi meritas ĉian gloron kaj honoron kaj adoron, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

D: Saĝeco! Rekte staru!

X: Ni venu kaj kliniĝu / kaj teren falu antaŭ Kristo. / Savu nin, ho Filo de Dio, / en la sanktuloj vi estas mirinda, / ni kantas al Vi: Haleluja.

035.11

LA FESTOKANTOJ

Tuj sekvas la festo-kantoj de la koncerna tago: tio estas la troparion kaj la kondak.

035.12

LA PREĜO ANTAŬ LA TRISANKTA

C: Dio sankta, kiu loĝas en Viaj sanktuloj, Vin per tri-sankta voĉo serafoj prikantas kaj keruboj glor-anoncas, kaj ĉiuj ĉielaj fortoj sin klinas antaŭ Vi. Vi el neesto al estado ĉion kondukis, kreis la homon laŭ Via bildo, similan al Vi, kaj per ĉiaj donacoj plibeligis lin. Vi donas al ĉiuj, kiuj petas, saĝon kaj komprenon. Vi ne forpuŝas la pekulon, sed donas al li la eblecon penti kaj esti savita. Vi donacis al ni, Viaj piaj kaj senindaj sklavoj, ĉi-minute stari antaŭ la gloro de Via sankta altaro kaj alporti al Vi la kliniĝon kaj adoron, kiu decas al Vi.

Vi mem, Sinjoro, akceptu el la lipoj de ni, pekuloj, la tri-sankta-kanton, kaj vizitu nin per Via graco. Pardonu al ni niajn pekojn, libervolajn kaj nelibervolajn, sanktigu niajn animojn kaj korpojn, kaj igu nin pie servi al Vi dum ĉiuj tagoj de nia vivo, pro la preĝoj de la sankta Dipatrino kaj de ĉiuj sanktuloj, kiuj de la komenco plaĉis al Vi.

Ĉar Vi estas sankta, nia Dio, kaj al Vi ni gloron suprenigas, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

036

TRISANKTA

3-foje:

greke:

Agios o Theos,
agios ischyros,
agios athanatos,
eleison imas.

Sankta Dio,
sankta Forta,
sankta Eterna,
kompatu nin.

AGIOS O THEOS T, M kaj plurvoĉeco: ortodoksa liturgio el Grekio E: Albrecht Kronenberger 1996/1997

Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Sankta senmorta, / kompatu nin.

Sankta Dio, / sankta Forta, / sankta Eterna, / kompatu nin.

036.3

PSALMOVERSO KAJ EPISTOLO

C kun D iras al la seĝoj post la altaro, kliniĝas kaj sin turnas vizaĝe al la kunveno:

D: Estu atentaj!

C: Pacon al ĉiuj!

D: Saĝeco! Estu atentaj!

S: Tra la tuta mondo iras ilia ordono, / kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.

L: La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, / kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

S: Tra la tuta mondo iras ilia ordono, / kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.

el Psa 19

D: Saĝeco!

L: Legaĵo el [la epistolo de la sankta apostolo Paŭlo al la ]

D: Estu atentaj!

L: Gefratoj,

L legas la Legaĵon.

C: Pacon al vi!

L: Kaj al via spirito!

D: Saĝeco! Estu atentaj!

Dum la Legaĵo kaj la Haleluja-alvoko okazas la incensado.

037

HALELUJA KAJ EVANGELIO

Haleluja, Haleluja, Haleluja.

HALELUJA el Kiew

Versikloj:

L: Gloru la Eternulon kun mi, * kaj ni altigu kune Lian nomon.

Psa 34,3

L: Mi serĉis la Eternulon, * kaj Li respondis al mi.

Psa 34,4

037.1

Dume okazas la preĝo antaŭ la Evangelio:

D: Lumigu en niaj koroj, Sinjoro hom-amanto, eternan lumon de Via Dia ekkono kaj malfermu niajn spiritajn okulojn, por ke ni komprenu la proklamon de Via evangelio. Metu en nin timon pri Viaj feliĉigaj ordonoj, por ke ni, venkinte ĉiujn korpajn dezirojn, vivu spiritan vivon, pensante kaj farante nur tion, kio plaĉas al Vi.

Ĉar Vi estas lumigo de animoj kaj korpoj niaj, Kristo, nia Dio, kaj al Vi ni gloron alportas, same al Via senkomenca Patro kaj al Via plej sankta kaj bona kaj vivo-donanta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

C: Saĝeco! Rekte staru! Aŭskultu la sanktan evangelion. Pacon al ĉiuj!

X: Kaj al via spirit!

C: Legaĵo el la sankta evangelio laŭ .

X: Gloro al Vi, Sinjoro, gloro al Vi.

C: Estu atentaj!

(C legas la Evangelion.)

X: Gloro al Vi, Sinjoro, gloro al Vi.

037.2

LA PLIFORTIGITA LITANIO

D: Eldiru ni ĉiuj el tuta nia animo kaj el tuta nia menso, eldiru ni:

X: Kyrie eleison.

D: Sinjoro, Ĉiopova, Dio de niaj patroj, ni preĝas al Vi, elaŭdu kaj kompatu.

X: Kyrie eleison.

D: Kompatu nin, Dio, laŭ Via granda kor-favoro, ni preĝas al Vi, elaŭdu kaj kompatu.

038

Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.
Christe eleison, Christe eleison, Christe eleison.
Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

KYRIE kp. RG 195, KG 70, EG 178,9 M kaj plurvoĉeco: ortodoksa liturgio el Ukrainio

038.1

D: Ni preĝas por [nia papo ], por [nia patriarko ], por niaj episkopoj , por tiuj, kiuj servis kaj servas en ĉi tiu sankta preĝejo, por niaj anim-zorgantoj kaj ĉiuj niaj gefratoj en Kristo.

X: Kyrie eleison.

(3-foje)

D: Ni preĝas ankaŭ por nia popolo, gardata de Dio, por la registaro kaj por la armeo.

X: Kyrie eleison.

(3-foje)

D: Ni preĝas ankaŭ por ĉiuj, kiuj en nia sankta kaj honorinda preĝejo ben-plene kaj bon-fare laboras, por la helpantoj en tiu ĉi Diservo, la kantantoj kaj ĉiuj ĉeestantoj, kiuj atendas Vian grandan kaj riĉan favoron, kaj por ĉiuj ortodoksaj kristanoj.

X: Kyrie eleison.

(3-foje)

038.2

PREĜO DUM LA PLIFORTIGITA LITANIO

C: Sinjoro, nia Dio, akceptu ĉi tiun instigan preĝon de Viaj sklavoj, kaj kompatu nin laŭ Via abunda kor-favoro, kaj Vian malavaron sendu sur nin kaj sur ĉiujn homojn, kiuj atendas de Vi multajn gracojn.

Ĉar Vi estas kor-favora kaj hom-amanta Dio, kaj al Vi ni gloron suprenigas, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

038.3

LA UNUA LITANIO POR LA KREDANTOJ

D: Plu kaj plu ni kune preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Rapidu protekti nin, savu, kompatu kaj defendu nin, Sinjoro, per Via graco.

X: Kyrie eleison.

D: Saĝeco!

C: Ni dankas Vin, Sinjoro Cebaot, ke Vi permesis al ni ankaŭ hodiaŭ stari antaŭ Via sankta altaro kaj ĵeti nin al Via malavaro pro niaj pekoj kaj homa nescio. Akceptu niajn preĝojn, igu nin esti indaj, porti al Vi preĝojn kaj propetojn, kaj sensangajn oferojn por ĉiuj homoj. Kaj nin, kiujn Vi destinis por ĉi tiu Via servo, igu kapablaj, per la forto de Via Sankta Spirito leĝe kaj senpeke, en atesto de pura nia konscio, alvoki Vin ĉiutempe kaj ĉiuloke, por ke Vi, elaŭdinte nin, kor-favoru al ni per Viaj abundaj gracoj.

Ĉar Vi meritas ĉian gloron kaj honoron kaj adoron, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

038.4

LA DUA LITANIO POR LA KREDANTOJ

D: Plu kaj plu ni kune preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

D: Rapidu protekti nin, savu, kompatu kaj defendu nin, Sinjoro, per Via graco.

X: Kyrie eleison.

D: Saĝeco!

C: Ree kaj multfoje ni venas al Vi kaj al Vi preĝas, ho milda kaj hom-amanta, elaŭskultu niajn preĝojn, purigu niajn animojn kaj korpojn kaj permesu al ni, senkulpe stari ĉe Via sankta altaro.

Donacu, Dio, ankaŭ al ĉiuj, kiuj preĝas kun ni, sukcesojn en la vivo kaj en la kredo kaj en spirita kresko. Donu al ili, kiuj ĉiam kun timo kaj amo servas al Vi, senkulpe ricevi Viajn sanktajn sakramentojn kaj partopreni Vian ĉielan regnon.

Por ke ni, ĉiam gardataj sub Via potenco, al Vi gloron suprenigu, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

LA LITURGIO DE LA OFERO

038.5

LA KERUBA KANTO

X: Ni, la kerubojn mistere reprezentante / kaj al vivo-donanta Triunuo kanton tri-sanktan kantante, / ĉian vivan triston flanken-metu nun.

038.6

PREĜO DUM LA KERUBA KANTO

C kaj D: (mallaŭte kaj levante la brakojn:) Neniu ligita per korpaj pasioj estas inda veni aŭ proksimiĝi, aŭ servi al Vi, Reĝo de gloro, ĉar servi al Vi estas granda kaj timiga eĉ por ĉielaj fortoj.

Tamen, pro Via neeldirebla kaj senlima hom-amo, senŝanĝe Vi iĝis homo kaj estas nia ĉefpastro, kaj ĉi tiun sakramenton de sensanga ofero Vi transdonis al ni kiel Estro de la universo. Vi ja sola, Sinjoro, nia Dio, posedas la ĉielanojn kaj teranojn, Vin oni portas sur keruba trono, Vi estas la Estro de la serafoj kaj la Reĝo de la elektita popolo, Vi sola estas sankta kaj loĝas en la sanktuloj. Vin do mi petegas, la sole bonan kaj atenteman:

Alrigardu min, Vian peko-plenan kaj senutilan sklavon, kaj purigu mian animon kaj koron de malpura konscienco, kaj faru ke mi, kovrita per la graco de la sacerdoteco, iĝu kapabla per la forto de Via Sankta Spirito stari antaŭ Via sankta altaro kaj celebri la solenon de Via sankta kaj plej pura korpo kaj de Via alt-valora sango.

Ĉar al Vi mi venas, klinante mian kolon, kaj preĝas, ke Vi ne turnu Vian vizaĝon for de mi kaj ne forĵetu min el inter Viaj idoj, sed favoru min, por ke mi, peko-plena kaj neinda sklavo Via, portu al Vi ĉi donacojn: Ĉar Vi estas tiu, kiu alportas kaj kiun oni alportas, kiu akceptas kaj kiun oni disdonas, Kristo, nia Dio, kaj al Vi ni gloron suprenigas same kiel al Via Patro kaj al Via plej sankta kaj bona kaj vivo-donanta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

038.7

GRANDA ENIRO

D: (preninte la patenon kaj irante antaŭ la altaron) Ĉiujn vin, ortodoksajn kristanojn, memoru Dio, la Sinjoro, en Sia regno nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

C: (preninte la kalikon kaj irante antaŭ la altaron:) [Nian papon ], [nian patriarkon ], [niajn episkopojn ], ĉiujn sacerdotojn, diakonojn, monaĥojn kaj monaĥinojn, nian popolon, de Dio gardatan, la registaron kaj la armeon, la noblajn bonfarantojn kaj subtenantojn de ĉi tiu sankta preĝejo, kaj ĉiujn vin, ortodoksajn kristanojn, memoru Dio, la Sinjoro, en Sia regno nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen. / Por ke la Reĝon de la universo ni akceptu, / kiun sur lancoj nevideble alportas anĝelaj legiaroj. / Haleluja, haleluja, haleluja.

C: La grand-anima Jozefo, preninte de sur la kruco Vian plej puran korpon, envolvis ĝin en pura tolaĵo, kaj kun mirho kaj aloo metis ĝin en novan tombon.

Tiele, Kristo, Via tombo sin montris vivo-dona, pli bela ol la paradizo, pli majesta ol ajna reĝa salono, la fonto de nia releviĝo.

Dum li incensas la oferdonojn:

el Psa 51

Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, * konstruu la murojn de Jerusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brul-ofero kaj plen-ofero; * tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

038.8

LA PORPETA LITANIO

C: Ni plenumu nian preĝon al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Por la preparitaj sanktaj donacoj ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Por ĉi tiu sankta preĝejo kaj ĉiuj, kiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo eniras ĝin, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Por ke ni liberiĝu de ajna kolero, de ĉia tristo kaj mizero, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

038.9

LA PREĜO DE ALPORTO

C kaj D: (mallaŭte:) Sinjoro, nia Dio, Estro de la universo, Vi sola estas sankta. Vi favore akceptas la glor-oferon de tiuj, kiuj alvokas Vin per sia tuta koro, akceptu ankaŭ la petegojn de ni, pekuloj, kaj portu ilin al Via sankta altaro. Igu nin kapablaj, spirite oferdoni pro niaj pekoj kaj homaj nescioj, kaj permesu trovi gracon antaŭ Vi. Plaĉa kaj akceptita estu nia ofero, kaj la Spirito de Via beno eniru nin kaj ĉi tiujn donacojn, kaj kuŝu sur ili kaj sur ĉiuj Viaj homoj.

C: Per la malavaro de Via sola Filo, kun kiu Vi estas benata, kaj kun Via vivo-donanta Spirito nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

C: Pacon al ĉiuj!

X: Kaj al via spirit!

038.10

LA PACO-KISO KAJ LA SIMBOLO DE LA KREDO

D: Ni amu unu la alian por unu-anime konfesi

X: la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, la Triunuon unuecan kaj nedisigeblan.

(Dum oni kisas unu la alian:)

Kristo estas inter ni. Estas kaj estos.

D: La pordoj, la pordoj! En saĝeco estu atentaj!

038.11

K kun X: Mi kredas je unu Dio, la Patro ĉiopova,

C kaj D: Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro [kaj de la Filo]*. Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu eklezio: sankta, katolika** kaj apostola. Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj. Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj, kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

*

Aldonu aŭ ne laŭ la konvinko de via eklezio!

**

Katolika signifas universala.

038.12

PREFACIO (ANAFORO)

D: Staru inde, staru kun timo, estu atentaj por alporti en paco la sanktan oferon,

X: la donon de la paco, la oferon de la laŭdo.

C: La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro, kaj la komuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

X: Kaj kun via spirit.

C kaj D: Leviĝu viaj koroj.

X: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C kaj D: Ni danku al la Sinjoro.

X: Estas inde kaj juste / adori la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, / la Triunuon unuecan / kaj nedisigeblan.

038.13

C kaj D: (mallaŭte:) Estas inde kaj juste Vin prikanti, Vin beni, Vin glori, Vin danki, Vin adori sur ĉiu loko de Via potenco: Vi ja estas Dio neeldirebla, nekomprenebla, nevidebla, neperceptebla. En Vi estas la pleno de la vivo eterna, kaj tamen Vi ĉiam restas la sama, Vi, kaj Via ununaskita Filo, kaj Via Sankta Spirito.

Vi el neekzisto al ekzisto kondukis nin kaj, kiam ni falis, Vi denove levis nin, kaj ne ĉesis krei ĉion, kondukante nin al ĉielo kaj donacante Vian estontan regnon. Pro ĉio ĉi ni dankas Vin kaj Vian ununaskitan Filon kaj Vian Sanktan Spiriton, pro ĉiuj Viaj bonoj faritaj por ni, kiujn ni scias kaj kiujn ni ne scias, videblaj kaj nevideblaj. Ni dankas Vin ankaŭ pro ĉi celebro, kiun Vi bonvolas akcepti el niaj manoj, kvankam staras antaŭ Vi miloj da ĉefanĝeloj kaj dekmiloj da anĝeloj, keruboj kaj serafoj, ses-flugilaj, mult-okulaj, kiuj alte ŝvebas, flugil-havaj,

C: kanton de venko kantante, anoncante, alvokante kaj parolante:

038.14

X: Sankta, sankta, sankta / estas la Sinjoro, / Dio de la legiaroj. / Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. / Hosana en la altoj! / Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. / Hosana en la altoj!

038.15

PREĜO DE LA KONSEKRO

C kaj D: (mallaŭte) Kun ĉi tiuj beataj fortoj, ho Sinjoro hom-amanto, ankaŭ ni vokas kaj diras: Sankta kaj la plej sankta estas Vi kaj Via ununaskita Filo, kaj Via Sankta Spirito; sankta kaj la plej sankta estas Vi, kaj majesta estas Via gloro. Vi tiel amis la mondon, ke Vi donis Vian Filon ununaskitan, por ke ĉiu, kiu Lin kredas, ne pereu, sed havu la vivon eternan.

Li, veninte en la mondon, kaj plenuminte ĉion destinitan, en la nokto, dum kiu Li estis arestota, aŭ pli ĝuste, dum kiu Li mem permesis arestiĝi por la vivo de la mondo, Li prenis la panon en Siajn sanktajn kaj senpekajn manojn kaj, al Vi dankante, benis ĝin, konsekris, dispecigis kaj donis al Siaj sanktaj disĉiploj kaj apostoloj, dirante:

C kaj D: Prenu kaj manĝu, ĉi tio estas mia korpo, kiu por vi estas dispecigata por forigo de la pekoj.

X: Amen.

C kaj D: (mallaŭte) Samtiel Li prenis la kalikon post la vesper-manĝo, dirante:

C kaj D: Trinku el ĝi vi ĉiuj, ĉi tio estas mia sango de la nova testamento, kiu por vi kaj por multaj estos verŝata por forigo de la pekoj.

X: Amen.

038.16

C kaj D: (mallaŭte) Tial do, memorante ĉi tiun savan ordonon kaj ĉion, kio por ni okazis: la krucon, la tombon, la releviĝon je la tria tago, la ĉieliron, la sidiĝon dekstre de la Patro, kaj la duan revenon en gloro,

C kaj D: Viaĵon de Viaj al Vi ni alportas, de ĉiuj kaj por ĉio.

X: Ni prikantas Vin, / ni benas Vin, / ni dankas Vin, Sinjoro, / kaj preĝas al Vi, nia Dio.

038.17

EPIKLEZO

C: (preĝas mallaŭte) Ankoraŭfoje ni portas al Vi ĉi tiun vortan kaj sensangan servon kaj petas, kaj propetas, kaj petegas: sendu Vian Sanktan Spiriton sur nin kaj sur ĉi tiujn donacojn;

kaj kreu ĉi tiun panon la alt-valora korpo de Via Kristo,

D: Amen.

C: (mallaŭte) kaj tion, kio estas en ĉi tiu kaliko, la alt-valora sango de Via Kristo,

D: Amen. Benu, ho Sinjoro, benu ambaŭ.

C: (preĝas mallaŭte) aliformante ilin per Via Sankta Spirito,

D: Amen. Amen. Amen.

C: (mallaŭte) ke ili estu por la komuniiĝantoj vigleco de la spirito, pardono de la pekoj, komuneco kun la Sankta Spirito, pleneco de la regno ĉiela, fido al Vi, ne juĝo kaj kondamno.

038.18

MEMORO DE LA SANKTULOJ, DE LA MORTINTOJ KAJ DE LA VIVANTOJ

C: Precipe memore al nia plej sankta, plej pura, plej benata kaj glorinda Sinjorino, la Dipatrino kaj Virgulino Maria,

X: Inde estas envere / honori vin, Dipatrino, / beata kaj senpeka, / Patrino de nia Dio. / Pli eminenta ol keruboj / kaj nekompareble pli glorinda ol serafoj, / kiu sendifekte naskis la Dian Vorton, / vera Dipatrino, / ni honoras vin.

C kaj D: (mallaŭte) memore al sankta Johano la profeto, antaŭiranto kaj baptisto, la sanktaj glor-famaj apostoloj, sankta , kies memoron ni hodiaŭ festas, kaj ĉiuj sanktuloj, pro iliaj preĝoj favore rigardu al ni, Sinjoro.

Kaj memoru ĉiujn, kiuj mortis en espero pri reviviĝo kaj eterna vivo (kaj oni mencias la nomojn). Ripozigu ilin tie, kie brilas la lumo de Via vizaĝo.

Ni ankaŭ petegas Vin: Memoru, Sinjoro, la tutan ortodoksan episkoparon, kiu ĝuste instruas la vorton de Via vero, la tutan sacerdotaron, la diakonaron en Kristo, kaj la tutan klerikaron.

Ni portas al Vi ĉi tiun vortan servon ankaŭ por la tuta mondo, por la sankta, katolika kaj apostola eklezio, por tiuj, kiuj pure kaj inde vivas, por nia popolo, gardata de Dio, por la registaro kaj por la armeo. Donu al ili, Sinjoro, pacan regadon, por ke ankaŭ ni en tiu ĉi paco, sekuraj kontraŭ milito kaj teruro, kvietan vivon havu en puro kaj honesto.

C: Antaŭ ĉiuj memoru, Sinjoro, [nian papon ], [nian patriarkon ], kaj niajn Di-amantajn episkopojn . Donacu, ke ili al Viaj sanktaj komunumoj en paco, sekuro, honesto kaj sano, dum longa vivo, ĝuste instruu la vorton de Via vero.

X: Kaj ĉiujn kaj ĉion.

C kaj D: (preĝas mallaŭte) Memoru, Sinjoro, ĉi tiun urbon, en kiu ni loĝas, kaj ĉiun urbon kaj landon, kaj ĉiujn fidelulojn, kiuj vivas en ili. Memoru, Sinjoro, la navigantajn, vojaĝantajn, malsanajn, turmentatajn, milit-kaptitajn, kaj ilian savon. Memoru, Sinjoro, tiujn, kiuj donacojn alportas kaj faras bonon en Viaj sanktaj komunumoj, kaj tiujn, kiuj memoras pri la mizeruloj, kaj sendu sur nin Viajn kor-favorojn (oni mencias la nomojn).

C: Kaj permesu al ni unu-voĉe kaj unu-anime glori kaj prikanti Vian plej honorindan kaj majestan nomon, de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

038.19

BENO

C: Kaj la kor-favoroj de nia granda Dio kaj Savanto Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.

X: Kaj kun via spirit.

038.20

PORPETA LITANIO

C: Ĉiujn sanktulojn memorante, plu kaj plu ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Por la alportitaj kaj konsekritaj sanktaj donacoj ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Por ke nia hom-amanta Dio, akceptinte ilin al Sia sankta kaj superĉiela kaj spirita altaro, kiel agrablan spiritan flor-odoron, sendu sob al ni Sian Dian gracon kaj la donacon de la Sankta Spirito, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Por ke ni liberiĝu de ajna kolero, de ĉia tristo kaj mizero, ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

C: Rapidu protekti nin, savu, kompatu kaj defendu nin, Sinjoro, per Via graco.

X: Kyrie eleison.

C: Tutan tagon perfektan, sanktan, pacan kaj senpekan ni petu de la Sinjoro.

X: Donu, ho Sinjor.

C: La anĝelon de la paco, la fidelan konsilanton, la gardanton de niaj animoj kaj korpoj ni petu de la Sinjoro.

X: Donu, ho Sinjor.

C: Pardonon kaj absolvon de niaj pekoj, grandaj kaj malgrandaj, ni petu de la Sinjoro.

X: Donu, ho Sinjor.

C: Ĉion bonan kaj utilan por niaj animoj, kaj pacon por la mondo ni petu de la Sinjoro.

X: Donu, ho Sinjor.

C: Fini la restantan tempon de nia vivo en paco kaj pento ni petu de la Sinjoro.

X: Donu, ho Sinjor.

C: Kristanan finiĝon de nia vivo, sendoloran, senriproĉan, pacan, kaj bonan respondon dum la timiga juĝo de Kristo ni petu de la Sinjoro.

X: Donu, ho Sinjor.

C: Unuecon de la kredo kaj la komunecon de la Sankta Spirito elpetinte, nin mem, kaj unu la alian, kaj nian tutan vivon ni dediĉu al Kristo, nia Dio.

X: Al Vi, ho Sinjor.

PATRO NIA

038.21

C kaj D: (mallaŭte) Al Vi ni enmanigas nian tutan vivon kaj esperon, Sinjoro hom-amanto, kaj petas, kaj preĝas, kaj petegas: Permesu al ni ricevi Viajn ĉielajn kaj misterajn sakramentojn, ĉi tiun sanktan kaj spiritan manĝon, kun pura konscienco, por forigo de la pekoj, por pardono de la eraroj, por kuneco kun la Sankta Spirito, por heredo de la regno ĉiela, por fido al Vi, ne por juĝo kaj kondamno.

C: Kaj faru nin indaj, Sinjoro, kuraĝe kaj kun pura konscienco alvoki Vin, nian ĉielan Patron, kaj diri:

039

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro,
de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun, kaj ĉiam kaj eterne.
Amen.

PATRO NIA OTŠE NAŠ Thuma Mina 164 M: Nikolaj Andrejeviĉ Rimskij-Korsakov (1844-1908) T: Mat 6,9-13 E-adapto: Kevin Bourne

039.2

LA PREĜO KUN KLINIĜINTA KAPO

C: Pacon al ĉiuj.

X: Kaj al via spirit.

C: Klinu viajn kapojn antaŭ la Sinjoro.

X: Al Vi, ho Sinjor.

C kaj D: (mallaŭte) Ni dankas Vin, Reĝo nevidebla, pro tio, ke Vi per Via nemezurebla forto ĉion kreis kaj per abundo de Via graco de neesto al estado ĉion kondukis. Vi mem, ho Sinjoro, rigardu de sur la ĉielo tiujn, kiuj klinis siajn kapojn antaŭ Vi, ĉar oni klinis ilin ne antaŭ sango kaj karno, sed antaŭ Vi, timinda Dio. Vi, do, Sinjoro, ĉi tiujn donacojn disdonu egale al ni ĉiuj por beno, al ĉiu laŭ lia bezono: kun navigantaj navigu, kun vojaĝantaj vojaĝu, malsanajn resanigu, ho kuracisto de animoj kaj korpoj.

C: Per la graco kaj malavaro, kaj hom-amo de Via ununaskita Filo, kun kiu Vi estas benata, kun Via plej sankta kaj bona, kaj vivo-donanta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

C kaj D: (mallaŭte) Rigardu, Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio, de Via sanktejo kaj de la trono de Via glora regno, kaj venu por sanktigi nin, Vi, kiu supre kun la Patro sidas kaj ĉi tie kun ni nevideble ĉeestas. Favoru al ni, kaj donacu al ni per Via potenca mano Vian plej puran korpon kaj sangon, kaj pere de ni al ĉiuj homoj.

(Oni trifoje kliniĝas, ripetante:) Dio, estu mizerikorda al mi peko-plena.

039.3

LA KOMUNIO

D: Estu atentaj!

C: Sanktaĵo al sanktuloj!

X: Sola sankta, / sola Sinjoro, / Jesuo Kristo, / je la gloro de Dio Patro. Amen.

K: kantas la antaŭ-komunian kanton de la koncerna tago.

C kaj D: komuniiĝas:

D: Dispecigu, sinjoro, la sanktan panon.

C: Dispecigiĝas kaj dividiĝas la Ŝafido de Dio, la Ŝafido, daŭre dispecigata kaj tamen nedispecigebla, kiun oni ĉiam manĝas kaj Li tamen restas nemanĝita, sed la komuniiĝantojn Li sanktigas.

D: Plenigu, sinjoro, la sanktan kalikon.

C: Pleneco de la Sankta Spirito.

D: Benu, sinjoro, la varmegan akvon.

C: Benata estu la fervoro de Viaj sanktuloj, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

D enverŝante la varmegan akvon en la kalikon diras:

D: La fervoro de la kredo, plena je la Sankta Spirito. Amen.

D, poste C, iras antaŭ la altaron kaj, prenante de sur la hostiujo la Korpon, diras:

D/C: La valora kaj plej sankta korpo de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo estas donata al mi (nomo), (titolo), por forigo de miaj pekoj kaj vivo eterna. Amen.

Kiam ĉiuj sacerdotoj prenas la Korpon, ili kune preĝas:

Mi kredas, ho Sinjoro, kaj konfesas, ke Vi envere estas Kristo, la Filo de Dio vivanta, kiu venis en la mondon por savi nin pekulojn, el inter kiuj mi estas la unua.

Hodiaŭ akceptu min, ho Filo de Dio, komuniiĝanton de Via sekreta vesper-manĝo, ĉar al Viaj malamikoj mi ne rakontos pri la mistero, kaj mi ne kisos Vin, kiel Judaso, sed kiel la rabisto mi konfesas al Vi:

Memoru min, Sinjoro, kiam Vi venos en Vian regnon.
Memoru min, Eternulo, kiam Vi venos en Vian regnon.
Memoru min, Sankta, kiam Vi venos en Vian regnon.

La komunio de Viaj sanktaj misteroj estu por mi ne por juĝo kaj kondamno, sed por savo de la animo kaj korpo.

Dio, kompatu min.
Dio, absolvu miajn pekojn kaj indulgu min.
Sennombre pekis mi, Sinjoro, pardonu min.

Oni ricevas la Korpon. Poste, C la unua, kaj la D post li, iras antaŭ la altaron kaj ricevas la Sangon, dirante:

C/D: La valoran kaj plej sanktan sangon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo ricevas mi, sklavo de Dio, sacerdoto (nomo), por forigo de miaj pekoj kaj vivo eterna. Amen.

Poste ĉiu diras:

C/D: Jen tio ĉi tuŝis miajn lipojn, kaj forprenos miajn malobeojn, kaj absolvos miajn pekojn.

039.4

LA KOMUNIO DE LA FIDELULOJ

C: Kun Dia timo kaj kredo alpaŝu.

X: Benata estas, kiu venas je nomo de la Sinjoro, / Dio estas Sinjoro / kaj Li videbliĝis al ni.

K kun C: Mi kredas, ho Sinjoro, kaj konfesas, ke Vi envere estas Kristo, la Filo de Dio vivanta, kiu venis en la mondon por savi la pekulojn, el inter kiuj mi estas la unua.

Hodiaŭ akceptu min, ho Filo de Dio, komuniiĝanton de Via sekreta vesper-manĝo, ĉar al Viaj malamikoj mi ne rakontos pri la mistero, kaj mi ne kisos Vin, kiel Judaso, sed kiel la rabisto mi konfesas al Vi:

Memoru min, Sinjoro, kiam Vi venos en Vian regnon.

Memoru min, Eternulo, kiam Vi venos en Vian regnon.

Memoru min, Sankta, kiam Vi venos en Vian regnon.

La komunio de Viaj sanktaj misteroj estu por mi ne por juĝo kaj kondamno, sed por savo de la animo kaj korpo.

Dio, kompatu min.

Dio, absolvu miajn pekojn kaj indulgu min.

Sennombre pekis mi, Sinjoro, pardonu min.

039.5

C kaj D: (disdonante la komunion, ĉiufoje ripetas) La veran kaj plej sanktan kaj plej puran korpon kaj sangon de nia Sinjoro kaj Dio, de nia Savanto Jesuo Kristo, ricevas la sklav(in)o de Dio (nomo) por forigo de la pekoj kaj por la vivo eterna. Amen.

039.6

Post la komunio C diras:

C: Jen tio ĉi tuŝis viajn lipojn, kaj forprenos viajn malobeojn, kaj absolvos viajn pekojn.

C: Savu, Dio, Viajn homojn, kaj benu heredaĵon Vian.

X: Ni vidis la lumon de la vero, / kaj ni akceptis la Spiriton ĉielan, / ni trovis la veran kredon, / al la nedisigebla Triunuo ni kliniĝu, / ĉar Li savis nin.

C: (incensante preĝas mallaŭte) Ascendu ĉielen, Dio, kaj sur la tuta tero estas Via gloro.

(3-foje)

Benata estas nia Dio (laŭte:) nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen. / Plenaj estu niaj lipoj de Via laŭdo, Sinjoro, / por ke ni kantu Vian gloron. / Vi ja bonvolis, ke ni ricevu / Viajn sanktajn kaj senmortajn kaj vivo-donantajn sakramentojn. / Gardu nin en Via sankteco, / por ke ni dum la tuta tago strebu al Via justeco. / Haleluja, haleluja, haleluja.

039.7

DANKO

C: Rekte starantaj!

Akceptinte la Diajn, sanktajn, plej purajn, senmortajn, ĉielajn kaj vivo-donantajn, timigajn Kristajn sakramentojn, ni inde danku la Sinjoron.

X: Kyrie eleison.

C: Rapidu protekti nin, savu, kompatu kaj defendu nin, Sinjoro, per Via graco.

X: Kyrie eleison.

C: Tutan tagon perfektan, sanktan, pacan kaj senpekan elpetinte, nin mem, kaj unu la alian, kaj nian tutan vivon ni dediĉu al Kristo, nia Dio.

X: Al Vi, ho Sinjor.

C kaj D: (mallaŭte) Ni dankas Vin, Sinjoro hom-amanto, bonfaranto de niaj animoj, ke Vi ankaŭ hodiaŭ donis al ni Viajn ĉielajn kaj senmortajn sakramentojn. Rektigu nian vojon, firmigu nin en Via timo, gardu nian vivon, firmigu niajn piedojn, pro la preĝoj kaj preĝadoj de la glorinda kaj ĉiam virga Dipatrino Maria kaj ĉiuj Viaj sanktuloj.

C: Ĉar Vi estas nia sanktigo, kaj al Vi ni gloron suprenigas, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

C: Ni kune eliru.

X: En la nomo de la Sinjoro.

C: Ni preĝu al la Sinjoro.

X: Kyrie eleison.

039.8

EKSTER-SANKTEJA PREĜO

C: Sinjoro, Vi benas ĉiujn, kiuj benas Vin, kaj sanktigas ĉiujn, kiuj al Vi esperas, savu Vian popolon kaj benu heredon Vian, gardu la plenecon de Via eklezio, sanktigu ĉiujn, kiuj ŝatas la belecon de Via domo. Vi ilin glorigu per Via Dia forto, kaj ne forlasu nin, kiuj al Vi esperas.

Donacu pacon al Via mondo, al la komunumoj, la sacerdotoj, la popolo, de Vi gardata, la registaro kaj al ĉiuj Viaj homoj.

Ĉar ĉiu bona dono kaj ĉiu perfekta donaco estas el la altoj, sobiranta de Vi, la Patro de la lumo, kaj al Vi ni gloron kaj dankon kaj adoron suprenigas, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen. / Estu la nomo de la Sinjoro benata / de nun kaj ĉiam.

(3-foje)

039.9

ELSENDO

C: La beno de la Sinjoro estu kun vi, per Lia graco kaj hom-amo, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj.

X: Amen.

C: Gloro al Vi, Kristo, nia Dio, gloro al Vi.

X: Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Kyrie eleison.

(3-foje)

Benu!

C: Kristo, la releviĝinta, nia vera Dio, pro la preĝoj de Sia plej pura Patrino, de la sanktaj, honorataj kaj benataj apostoloj, de nia sankta patro Johano, ĉefepiskopo de Konstantinopolo, de sankta kaj de ĉiuj sanktuloj kompatu kaj savu nin, ĉar Li estas milda kaj hom-amanta.

X: Amen.

E: Serhij Prudko

1999 por la 14a Ekumena Kongreso en Gliwice, Pollando

 

Hosted by uCoz